|  La 1-an de augusto en la salono Lapenna estis prezentado 
                  de venontaj UK-oj, kiu interesis multajn kongresanojn. Iuj ech 
                  sidighis sur la planko. Ili ghuis la belajn filmojn pri pitoreskaj 
                  urboj de Chinio, inkluzive de Pekino, kiu gastigos la 89-an 
                  UK.
                  S-ino Tan Xiuzhu, prezidanto de la China Esperanto-Ligo 
                  (ChEL), kaj s-ro Yu Tao, ghenerala sekretario de ChEL, prezidis 
                  la kunvenon. S-ino Tan , krom prezenti koncize la kongresan 
                  urbon Pekino, ankau traktis la malsanon SARS. Shi diris, ke 
                  antau 3 au 4 monatoj la malsano ekscitis la tutan mondon, kaj 
                  multaj samideanoj maltrankvilighis ne nur pri la malsano, sed 
                  ankau pri la sorto de la Pekina UK en 2004. Dank' al efikaj 
                  rimedoj de la china registaro la malsano estis rapide venkita 
                  kaj la normala vivo denove revenis. Shi vochlegis leteron de 
                  iu samideano al la redakcio de El Popola Chinio: "ˇgravas 
                  kompreni, ke ni la homoj respondecas. La malsano ja nur estas 
                  io, kio enshtelighas tra pordo, kiun ni homoj forgesis fermi. 
                  SARS estas ankorau tre eta, ni havas amason da rimedoj kontrau 
                  ghi. La fenomeno estas timiga. Timo igas nin singardaj, igos 
                  niajn kuracistojn esploradi - timo utilas foje." Jes, la 
                  china popolo kaj china registaro multe lernis de la leciono, 
                  por kiu la china popolo pagis ech la vivon, kaj spertighis pri 
                  prevento kaj kuraco de la malsano. Shi ankau certigis, ke la 
                  89-a UK etendos siajn brakojn al chiuj kongresemaj esperantistoj 
                  chinaj kaj alilandaj. S-ino Tan kaj s-ro Yu Tao respondis demandojn 
                  de la cheestantoj pri la kongreso.
                 La kunveno-cheestantoj ricevis donacetojn. Multaj 
                  el ili montris deziron partopreni la kongreson en Pekino.
 (Chen 
                  Ji)
 |