 Ni
renkontis s-ron Kurt Rohdin, 96-jaran kongresanon el Svedio,
che la china gicheto. Li supozeble estas la plej agha el la
kongresanoj. Li loghas en Skovde 160 km oriente de Gotenburgo.
Venis al ni ankau lia filo, 66-jara esperantisto. La filo diris
al ni, ke lia patro instruis al li Esperanton, kiam li estis
14-jara knabo. Ili ofte vojaghis eksterlanden, kaj tiam ili
chiam parolis en Esperanto.
(Chen
Ji el Gotenburgo, Svedio)
|