La 88-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte
en Gotenburgo, Svedio, de la 26-a de julio ghis la 2-a de augusto
2003, en cheesto de 1800 personoj el 62 landoj, kaj traktinte
la temon "Lingvaj rajtoj kaj respondecoj"
atentigas pri la pluraj intervenoj kaj deklaroj
de Universala Esperanto-Asocio en lastaj jaroj pri la konservado
de lingva pluralismo ene de shtatoj kaj en la rilatoj inter
shtatoj, kaj pri la rolo, kiun la Internacia Lingvo Esperanto
povas ludi kiel efika kaj neutrala ponta lingvo inter la diversaj
lingvoj;
notas en tiu rilato ekzemple la Manifeston de Prago
(1996) pri lingva demokratio, kaj rezoluciojn de Universalaj
Kongresoj de Esperanto en Zagreb, Kroatio (2001), kaj Fortaleza,
Brazilo (2002);
konstatas,
-- ke lingvoj plenumas fundamentan rolon en homaj
socioj ne nur kiel iloj de komunikado, sed ankau kiel manieroj
por esprimi sian identecon;
-- ke lingva diverseco reprezentas unu el la grandaj
richajhoj de la homa kulturo kaj estas konservenda en la kunteksto
de demokratia lingvopolitiko, kaj ke tia politiko ankau liveras
la lingvajn rimedojn ne nur por komunikado ene de socioj, sed
ankau inter la socioj;
-- ke lingvaj rajtoj - nome tiuj rajtoj, kiuj rilatas
al la kontentigo de komunikbezonoj kaj la esprimado de identeco
en plurlingvaj situacioj - estas esenca kaj tro ofte neglektata
elemento en la fundamentaj homaj rajtoj;
-- ke la realigo de lingvaj rajtoj estas afero
ne nur jura sed ankau morala, en kiu chiu havas respondecon
partopreni;
-- ke tiuj rajtoj aplikighas, au devus aplikighi,
je chiuj niveloj de la homa socio, ekde la rajtoj de individuoj
tra la protektado de lingvaj malplimultoj ghis lingva egaleco
en la rilatoj inter shtatoj;
-- ke la principoj de egalrajteco kaj de demokratia
komunikado postulas konservadon de la lingva diverseco en multlingvaj
komunumoj, en la kadro de egaleca kaj klara lingvopolitiko,
char tio ebligas maksimuman socian partoprenon de chiuj civitanoj;
-- ke eblas konservi lingvan diversecon, precipe
en intershtataj rilatoj, nur per aktiva lingvopolitiko cele
al realigo de neutrala multlingvismo, en kiu neniu lingvo havas
dominan rolon;
-- ke manko de klara kaj aktiva lingvopolitiko
malfermas la vojon al lingva dominado kaj hegemonio;
atentigas pri la multjaraj spertoj de la Esperantlingva
komunumo kiel modelo de egalrajta komunikado en multlingva socio
kaj pri la preteco de tiu lingvo por ludi multe pli pozitivan
rolon kiel pontolingvo en la rilatoj inter shtatoj kaj en multlingvaj
sistemoj de komunikado,
petas la diversajn Esperanto-organizajhojn, je
internacia, nacia kaj loka niveloj, kunlabori en sistema klopodo
atentigi pri la kvalitoj de la Internacia Lingvo Esperanto,
kaj konservi kaj evoluigi la lingvon tiel ke ghi plej bone ludu
sian rolon kiel transponta lingvo en multlingvaj situacioj,
kaj alvokas al chiuj internaciaj organizajhoj
registaraj kaj neregistaraj, al registaroj kaj aliaj instancoj,
al fakuloj kaj sciencaj organizajhoj, kaj al chiuj civitanoj,
kiuj deziras konservi kaj fortigi lingvan egalecon je chiuj
niveloj, pli profunde esplori la kapablojn kaj atingojn de la
Internacia Lingvo Esperanto en la rilatoj inter lingvoj kaj
popoloj chie en la mondo kaj apliki ties lingvajn rimedojn.
|