Biografioj de novaj honoraj membroj

Edwin Burg (Nederlando) naskighis en 1925 en Indonezio. Pro la Dua Mondmilito malliberigita en koncentrejo en 1942-1945. Ekloghis en Nederlando en 1946, studis ekonimikon, laboris en banko en Hago.

Eklernis Esperanton en 1965 kaj ekde tiam dedichis sin al disvastigo de la lingvo. Varbis centojn da novaj esperantistoj per privataj rilatoj, skribis leterojn pri la lingvo al autoritatuloj kaj jhurnaloj, mecenatis plurajn E-organizojn.

En 1979, post emeritigho, ighis gvidanto de la oficejo de la Internacia Esperanto-Instituto (IEL) en Hago. Ekde 1995 estrarano de IEI. Lia agado estas altnivela kaj profesia, li multloke kreis grandan respekton por la lingvo.

Adolf Burkhardt (Germanio), naskighis en 1929 en Germanio. Protestanta pastro. Eklernis Esperanton en 1947 per koresponda kurso; partopreninte en UK en Haarlem en 1954, definitive esperantistighis. Tre aktiva en GEA, precipe pri la biblioteko: la nuna Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen estas sub lia direktorado. Ekde 1961 prezidanto de KELI kaj ghia motoro. En 1992 ricevis Bundesverdienstkreuz (Kruco por Meritoj al la Federajho de Gernamio pro sia ekumena laboro per kaj por Esperanto).

Multe tradukis. La krono de tiu laboro estas Adoru, granda kristana kantlibro eldonita en 2001. Pro tiu verko kaj lia verkaro ghenerale li ricevis, kune kun pastroj Eichhom kaj Kronenberger, la Esperanto-kulturpremion de la FAME-fondajho.

Imre Ferenczy (Hungario), naskighis en 1932 en Hungario. Lernis Esperanton en 1950, diplomighis kiel kuracisto en 1957.

Kunfondinto de la Hungaralanda Esperanto-Konsilantaro en 1955; prezidanto de junulara fako de HEA ghis 1960; gvidanto de medicina fakkomisiono de HEA en 1970-2000; junulara gvidanto de IFEF ghis 1970; realiganto de laborkontrakto inter TEJO kaj IFEF en 1968 (UK Tarragona). Pro lia instigo ekde 1982 dum IFEF-kongresoj funkcias radioamatora stacio kun speciala voksignalo.

En 1970 ighis privata sekretario de d-ro Hideo Shinoda; ekde 1985 daure prezidanto de IMEK, internacia kongreso por E-medicinistoj. Membro de redaktantaro de MIR. Organo de UMEA. Prezidanto de la Monda Yumeiho-Societo, fondita en 2001 en Budapeshto.

Fondinto kaj prezidanto de hungara sekcio de ILERA kaj hungara sekcio de la Internacia Fervojista Radioamatora Asocio.

Salah Ghanem (Libano)

Profesoro Salah Ghanem naskighis en 1933 en Libano. Li estas psikologo kaj grafologia jurspertulo che tribunaloj.

Lernis Esperanton en 1960; estas pioniro de la movado en Libano, kies LA li prezidis dum pluraj jaroj. Eldonis la unuan E-araban lernolibron en 1965 kaj prizorgis E-elsendojn de radio en Libano. Honora membro de la Internacia Societo de Amikeco kaj Bonvolo (1984); prezidanto de alta komitato por festi centjarighon de Esperanto (1987). Membro de la Brazila Akademio de Belarto (1965).

Josef Kavka (Chehhio) naskighis en 1922, doktoro pri natursciencoj, kandidato de teknikaj sciencoj, petrologo.

Laboris multajn jarojn sur Esperanta scienca kampo, verkis plurfake informajn artikolojn kaj eseojn. Chefredaktis Sciencan Revuon (1978-1987) kaj Geologion Internacian (1968-1990), kunredaktis Sciencan Revuon ekde 2000. Kunlaboris pri Posh-atlaso de la mondo (1971), multjara funkciulo de ISAE, ghia ghenerala sekretario de 1971 ghis 1980.

ISAE kaj ChEA atribuis al li honoran membrecon pro liaj meritoj.

Antanas Mekys (Litovio) naskighis en Litovio en 1917, studis ekonomikon, unue lektoris en la Vilniusa Universitato, poste laboris en Shtata Komisiono pri Planado ghis emeritigho. Ekinteresighis pri Esperanto en 1933, serioze lernis en 1955. Ekde 1959 agis en LA kiel instruisto, instruis al miloj da homoj per tradiciaj kaj korespondaj metodoj.

Verkis diversspecajn lernolibrojn por lernantoj, klub-kursanoj kaj junuloj, publikigis ilin mem multobligitajn, kontrauleghe en la tiama politika situacio. Redaktis kaj aperigis plurloke specialajn kursojn, kiuj ighis bazo por organizita movado en tuta Litovio. En 1974 surbendigis vaste uzatan kurson por memstara lernado. Faris chion propranome. En 2001 aperis lia plej grava lernolibro por litovoj: lecionaro, legajhoj kaj dudirekta vortaro. Lia lasta gramatiko estas nomata Esperanto-poshlernilo.

En la lastaj jaroj esploris historion de E-movado en Litovio, kompilis biografiojn de 200 famaj litovaj esperantistoj. Okaze de lia 80-jarigho la Respublika Kulturpalaco sendis dankleteron pro lia multjara kaj sindona laboro por Esperanto.