Alta protektanto -- al la feria kampo

LKK-prezidanto s-ro Roland Lindblom rakontis, ke la alta protektanto de nia kongreso, sveda chefministro Goran Persson, ne povas cheesti la kongreson, char li nun ferias. En loka jhurnalo vidighas la foto kun vortoj "Pardonu min! Mi havas ferion" de la chefministro, kiu ghuas liberan tempon en boato. Tamen li ne forgesis la taskon de alta protekanto -- li diris al la publiko: "Esperanto estas grava lingvo."

(Yu Tao el Gotenburgo, Svedio)