Je
la 19-a de la 26-a de julio, post pli-ol-6-hora autoveturo el
Stokholmo, mi kaj aliaj 13 chinaj kongresanoj atingis Gotenburgon,
la duan grandan urbon de Svedio. Anticipe flugis al la urbo
Tan Xiuzhu, prezidanto de la China Esperanto-Ligo (ChEL) kaj
Yu Tao, ghenerala sekretario de ChEL por partopreni la kunsidon
de komitatanoj, kiu okazis je la 13-a de tiu tago.
La china delegacio el 16 membroj gvidata de Guo
Xiaoyong, plenuma vicprezidanto de la China Internacia Eldona
Grupo, administracio supera al ChEL kaj EPCh. En la delegacio
estas laborantoj de ChEL, EPCh, China Radio Internacia kaj Pekina
Esperanto-Asocio.
Post vespermangho ni piediris al la kongresejo.
Survoje ni audis lautan vokon: "Ruixiang! Ruixiang!"
La vokinto estas s-ro S. Mandrak, pola amiko de Wang Ruixiang.
Antau sep jaroj ili amikighis en Pollando kaj en 2000 Mandrak
venis al Pekino por festi la 50-jarighon de "El Popola
Chinio". Che la pordo de la kongresejo ni renkontighis
kun amikoj fremlandaj, longe neviditaj. Estas Esperanto, kiu
kunestigis nin!
(Chen
Ji el Gotenburgo, Svedio)
|