|  Matene 
                  de la 28-a de julio inaugurighis en Gotenburgo de Svedio, la 
                  88-a Universala Kongreso de Esperanto, kun pli ol 1700 partoprenantoj. 
                  La inauguro okazas tradicie en dimancho, sed chi-foje en lundo 
                  por eviti la feriojn en Svedio.
  La china ambasadoro Zou Mingrong partoprenis la 
                  inauguran ceremonion kaj alparolis la kongreson. Li diris: "Mi 
                  ege ghojas cheesti la solenan inauguron de la 88-a UK en la 
                  charma havenurbo Gotenburgo. Lingvo estas komunikilo de la homaro. 
                  Ni rimarkis, ke Esperanto helpas la popolojn de diversaj landoj 
                  facile interkomunikighi, bone interkompreni kaj pace kunekzisti." 
                   Salutis 
                  la inauguron ankau vicurbestro de Gotenburgo kaj gubernia reprezentantino, 
                  kiu ne scias Esperanton, tamen parolis en nia lingvo.  S-ino Tan Xiuzhu, prezidanto de la China Esperanto-Ligo, 
                  donis salutvortojn al la kongreso. Shi diris: "Granda china 
                  antikva filozofo Konfuceo diris, ke neesprimeblas ghojo pro 
                  alveno de amikoj el malproksimo. Ni, chinaj esperantistoj, entuziasmigitaj 
                  pro la gastigo de la 89-a UK estas pretaj bonvenigi vin al Pekino. 
                  Ni promesas fari nian eblon por sukcesigi la novan kongreson 
                  en Azio, kie kushas espero de nia movado, kaj ni petas vin kontribui 
                  por havigi al nia kongreso pli da sukcesoj, pli da koloroj kaj 
                  pli da signifoj." 
                  Vicprezidanto de UEA Humphrey Tonkin mallonge pritraktis 
                  la kongresan temon "Lingvaj rajtoj kaj respondecoj". 
                  Li diris, ke la celo de la chi-jara temo en la Universala Kongreso 
                  en Gotenburgo estas pliklarigi la demandon kaj esplori, kiel 
                  ghi aplikighas al niaj argumentoj por utiligo de la internacia 
                  lingvo Esperanto. 
                  La inauguro fermighis per kantado de la himno "La 
                  Espero". 
                  
                  (Chen 
                    Ji )   Salutvortoj 
                    de s-ro Zou Mingrong  
               |