La 35-a Internacia Infana Kongreseto malfermita

La 35-a Internacia Infana Kongreseto kun aligho de 25 infanoj el 10 landoj komencighis la 27-an de julio. Ghin prizorgas 4 gvidantoj kun 6 helpantoj.

La kongreseto prenis sian lokon en centro kun lignaj kabanoj apud lago, 18 kilometrojn for de Gotenburgo.