Vespere
de la 27-a de julio Guo Xiaoyong, estro de la china delegacio,
Tan Xiuzhu, prezidanto de la China Esperanto-Ligo (ChEL), kaj
Yu Tao, ghenerala sekretario de ChEL, interparolis kun prezidanto
de UEA s-ro Renato Corsetti, vicprezidanto s-ro Lee Chong-Yeong,
ghenerala sekretario s-ro Ivo Osibov, estrarano pri financo
s-ino Ans Bakker k.a.
S-ro Guo diris: "Mi tre ghojas, ke okaze de
tiu chi kongreso mi konatighis kun vi, prezidanto de UEA. Mi
deziras plenan sukceson al la kongreso. Ni jam transdonis al
la china registaro la leteron, kiun vi skribis al prezidanto
de la China Popola Kongreso s-ro Wu Bangguo. Shtata gvidanto
de Chinio estos alta protektanto de la 89-a UK. La china registaro
forte subtenos la kongreson finance. Kaj LKK jam formighis.
Inter la honoraj komitatanoj trovighas Chen Haosu, prezidanto
de la China Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj, kaj
s-ro Chai Zemin, fama china diplomato, kiujn vi renkontis dum
via vizito en Chinio. Mi kredas, ke la Pekina Kongreso certe
sukcesos dank' al la apogo de nia registaro kaj gvido de UEA.
"En aprilo kaj majo furiozis SARS-epidemio
en Pekino. Vi, prezidanto kaj vicprezidanto de UEA, donis grandan
atenton al la epidemia situacio en Chinio. Vi skribis ret-leterojn
al ChEL por konsoli chinajn e-istojn. Pro tio mi tre dankas
vin. Post la komuna klopodo la epidemio estis bremsita. La 24-an
de junio la Monda San-Organizo nuligis turisman averton al Pekino
kaj elstrekis la nomon de Pekino el la listo de epidemiaj regionoj,
kaj sekvas pli strechaj preparaj laboroj por la 89-a UK. Ech
tiam ChEL ne chesis interkonsilighi pri turismaj itineroj kaj
aliaj laboroj por la kongreso. Nun la chiutaga vivo de pekinanoj
estas en normala ordo. Ni kredas, ke la epidemio certe likvidighos,
tio ege helpos al nia kongreso. Dum la pasinta tempo vi helpis
nin en prepara laboro por la kongreso. Ni esperas viajn pli
multajn konsilojn por nia laboro. Ni esperas ankau, ke oficisto
de UEA venos al Pekino por inspektado, kaj ni kredas, ke la
venonta UK certe farighos sukcesa, signifoplena kaj kun chinaj
trajtoj, kaj ni faros la Pekinan Kongreson mejloshtono en la
historio de nia movado. Hodiau mi dialogas kun vi kun interpretisto.
Mi esperas, ke venontfoje mi parolos kun vi en Esperanto, sen
interpretisto."
S-ro Renato Corsetti diris: "Estas feliche,
ke grandaj problemoj en Pekino estas solvitaj kaj la kongreso
povos okazi sen problemoj en Pekino venontjare. Do vi deziras,
ke multaj esperantistoj tra la mondo partoprenu la Pekinan Kongreson,
kaj necesas potenca sukcesa lukto de la chinaj instancoj kontrau
la malsano, char chiuj esperantistoj volas aliri Pekinon.
"Pro tio ni estas kontentaj, la afero estas
sukcesa, kaj mi estas ankau certa, ke sub la sperta laborado
de niaj homoj de ChEL kaj LKK, chio estos en ordo, niaflanke
ni provos fari chion por ke la kongreso estu sukcesa.
"De la flanko de UEA ni faros chion eblan
por ke ghi estu granda sukceso, chefe por ke ghi estu la unua
granda kongreso de Esperanto en Azio. La kongreso certe estos
mejloshtona por Chinio, efektive la historio de Chinio estas
tre longa kaj tre flora, vershajne chi tiu kongreso ne estos
io tre aparta por Chinio, sed certe ghi estos mejloshtono por
la E-movado kaj por la chinaj e-istoj kaj de tio ni certe estos
felichaj por lanchi."
(Chen
Ji el Gotenburgo, Svedio)
|