Amaskomunikiloj donis grandan
atenton al la 88-a UK

Jam antau la kongreso la svedaj amaskomunkiloj komencis diskonigi la 88-an UK. La sveda novajhagentejo TT dissendis longan artikolon bazitan sur intervjuoj kun pluraj LKK-anoj, donante ankau kelkajn praktikajn frazojn en Esperanto kun traduko en la sveda. Tiun artikolon multaj gazetoj publikigis, i.a. la vaste distribuata gazeto Metro, kiu en sia gotenburga eldono aldonis iom da propra materialo. Plej origine ghis nun agis la tutlanda gazeto Expresen, kiu turnis sin al la Alta Protektanto de la kongreso, la sveda chefministro Goran Persson. Li ne povas cheesti la inauguron de la kongreso, char li ferias, kion la gazeto ilustris per granda kolora foto kaj granda parolveziko.

En la 26-a la gotenburga gazeto Goteborgs-Posten aperigis novan longan artikolon dissenditan de la novajhagentejo TT. Samtage aperis en la plej grava sveda gazeto Dagens Nyheter artikolo verkita de ghia Gotenburga korespondanto kaj paralele la E-traduko de la artikolo.

En la loka radio oni povis audi plurfoje intervjuojn kun diversaj reprezentantoj de LKK. Estas atendataj ekipoj de diversaj televidaj kompanioj, kiuj sekvos la laborojn de la kongreso au kaptos la okazon por prepari specialajn programojn pri la "fenomeno" Esperanto por estonta uzo. Nur unufoje jare tiom da esperantistoj kolektighas en unu loko - okazo, kiun oni intencas utiligi.