La
29-an de julio okazis la Oratora Konkurso, kiu enlistighis en
programo en la pasintaj jaroj por kuraghigi junulojn lerni kaj
paroli Esperanton.
La konkurso-salono estis plenplena de auskultantoj.
3 junaj e-istoj el Rusio kaj Rumanio partoprenis la konkurson.
Bedaurinde la unua premio estis ne aljughita, kaj Andreo Korobejnikov,
17-jara junulo el Rusio, kiu ludis pianon en la malfermo de
la kongreso, kaj esperantistighis antau du jaroj, gajnis la
2-an premion. La titolo de lia parolado estas "Rajto je
lingvo -- juraj aspektoj de Esperanto". Bianca Muresan,
21-jara rumana studentino, kiu eklernis nian lingvon en oktobro
de la pasinta jaro, gajnis la 3-an premion, kaj la 16-jara Natalja
Parshina el Rusio, gimnazia studentino pri turismo kaj komerco,
ricevis honoran mencion.
(Chen
Ji el Gotenburgo, Svedio)
|