Centra Oficejo respondis rutine

Marde matene je la 9-a horo okazis la tradicia kongresa programero "La Centra Oficejo respondas". La ĝenerala direktoro de la Centra Oficejo de UEA Osmo Buller komencis la kunvenon dirante, ke li ĝojas vidi tiom da partoprenantoj.

En Pekino iu plendis, ke la Centra Oficejo respondis tro frue matene, sed Osmo Buller atentigis, ke iuj programeroj ja devas okazi matene. Ĉeestis ĉi-foje proksimume naŭdek kongresanoj. Male ol en kelkaj antaŭaj jaroj, ne estis akraj plendoj pri la laboro de la Centra Oficejo.

Osmo Buller tamen tuj komence pardonpetis pro diversaj problemoj en la laboro de la Centra Oficejo lastatempe. Ili estis laŭ li kaŭzitaj de la malsano de la multjara financa fakulo de UEA, Marvin Stanley, kaj ankaŭ de la pensiiĝo de Atie van Zeist, la multjara sekretario de la Centra Oficejo. Ŝi tamen foj-foje venas al la Centra Oficejo por volontule helpi, kaj ŝi ankaŭ ĉeestis la programeron “La Centra Oficejo respondas”.

UEA laŭ Osmo Buller planas dungi novan sekretarion por la Centra Oficejo en oktobro aŭ novembro, do antaŭ ol komencas amase alveni la laborigaj aliĝoj por la jaro 2006. Tamen intertempe la posteno vakas pro la bezono ŝpari monon. Osmo Buller dankis la membrojn pro ilia pacienco.

Krom Osmo Buller el la oficistoj de UEA partoprenis la konstanta kongresa sekretario Clay Magalhaes, la nuna kasisto de UEA Stanka Starchevic kaj la redaktoro de la revuo Esperanto Stano Marcek. Ĉeestis ankaŭ la eksaj oficistoj Atie van Zeist kaj Francisco Veuthey.

La demandoj de la publiko temis plejparte pri rutinaj aferoj. La ĝenerala direktoro promesis, ke venontjare la programo de la kongreso aperos en la reto jam antaŭ la kongreso. Estis plano fari tion ankaŭ ĉi-jare, sed tio ne realiĝis. Tamen ja aperis skiza programo en la Dua Bulteno, kiu troviĝas ankaŭ en la retejo de UEA.

Aperis ankaŭ la kutima demando pri la ebleco publikigi ret-adresojn en la Kongresa Libro, sed tion la konstanta kongresa sekretario Clay Magalhaes ne opiniis necesa. Laŭ li la ret-adresoj de membroj ŝanĝiĝas pli ofte ol iliaj strat-adresoj, kaj la Centra Oficejo daŭre havas problemojn pro tio ke membroj ne memoras informi pri la ŝanĝo en ret-adreso. Krome, laŭ Clay Magalhaes ne sufiĉas loko en la jam tre dense presita kongresa aliĝilo por kroma demando pri tio, ĉu anstataŭ la strat-adreso publikigi en kongresa libro la ret-adreson de la aliĝinto.

Iuj ĉeestantoj demandis pri invitleteroj, bezonataj por vizoj. Tamen pri tiurilataj problemoj laŭ la oficistoj de UEA plejparte kulpas la oficialaj instancoj de la gastigantaj landoj, kiuj agas tro malrapide.

Ankaŭ ĉi-jare ne aperis en la kongresa dokumentujo ĝenerala informilo pri Esperanto en la lingvo de la kongreslando, kvankam la bezono de tia informilo eĉ estas menciita en la celoj de la estraro. Osmo Buller respondis ke oni simple ne pensis pri la afero, ĉar la loka informado en Litovio estas prizorgata tiel bone, ke informilo ne estas bezonata.

Partoprenantoj sugestis, ke anstataŭ meti informilon en la kongresan dokumentujon, devus almenaŭ esti ebleco ricevi ekzemplerojn en informejo. Tio estus ankaŭ malpli kosta solvo. En la giĉeto de TEJO en la kongresejo cetere efektive haveblas informilo pri lernu.net en la litova lingvo.