La Vilna Universala Kongreso malfermita

Dimanĉe de la 24-a de julio, okazis la Solena Inaŭguro de la 90-a Universala Kongreso en Vilno.

La alta protektanto de la Kongreso, prezidento Valdas Adamkus, ne partoprenis la solenan inaŭguron. Anstataŭ prezidento Adamkus, lian ampleksan saluton laŭtlegis ministro de eksteraj aferoj Antanas Valionis. Parolis ankaŭ urbestro de Vilno, Arturas Zuokas, kiu diris du frazojn en bonega Esperanto.

Prezidanto de UEA, Renato Corsetti, en sia malferma parolado komparis la mondon de 1905, kiam okazis la unua kongreso en Bulonjo, Francio, kun la nuna mondo. Li laŭdis la reton, kiu permesas rapidan interŝanĝon de informoj, sed male al la ĝenerala opinio ial diris, ke informado per la reto iĝas unudirekta.

Laŭ Corsetti nun multaj nur dissendas informojn sed ne aŭskultas la reagojn. Kiel ekzemplon li menciis la Eŭropan Union, kiu laŭ li ne volas aŭdi la opiniojn de la civitanoj pri la proponata konstitucia traktato. Renato Corsetti ankaŭ kondamnas la lastatempajn teror-atakojn, dirante ke la regantoj ne volas aŭdi pri la motivoj kondukantaj ĝis atencoj.

En ĉi tia situacio laŭ Corsetti povus helpi la bazaj valoroj de la Esperanto-movado. Laŭ li, la centa valoro de la movado estas, ke ĉiuj estas egalaj. "Ni estas movado por justeco", diris Renato Corsetti, kiu opiniis ke tiu valoro restas stabila, kvankam la mondo daŭre ŝanĝiĝas kaj ni devas adapitiĝi al novaj kondiĉoj, kiuj "nuntempe ne estas multe pli facilaj ol en la tempo de Zamenhof".

La kongresanoj aŭdis ankaŭ saluton de Louis Zaleski-Zamenhof, nepo de Ludoviko Zamenhof. Li rememorigis pri la vortoj de sia avo en Bulonjo antaŭ cent jaroj.

Povilas Jegorovas, prezidanto de Litova Esperanto-Asocio kaj de la Loka Kongresa Komitato, atentigis, ke la Universala Kongreso por Litovio estas okazaĵo de nacia signifo. La kongresanoj aŭdis ankaŭ salutojn de esperantistoj el entute 55 landoj. Du el la landoj estis reprezentitaj de la sama salutanto, Gyrgy Nanofszky, kiu estas la ambasadoro de Hungario en Singapuro.

En la solena inaŭguro unuafoje publike anoncitaj la nomoj de la ok novaj honoraj membroj de UEA: Roman Dobrzy Dski (pola filmisto), Ursula Grattapaglia (konata pro la infanejo Bona Espero en Brazilo), Heta Kesl (multjara ĉefdelegito en Finnlando), Boris Kolker (rusia kaj poste usona aktivulo, verkinto de "Vojaĝo en Esperanto-lando"), Telesforas Lukoa Evichius (litova instruisto, verkinto de lernolibroj), Duilio Magnani (itala pastro kaj aktivulo de la katolika Esperanto-movado), Stevens Norvell (kanada aktivulo, kolektinto kaj prizorganto de la plej granda Esperanto-biblioteko en Nord-Ameriko) kaj Andrzej Pettyn, konata pola radio-ĵurnalisto. Pri ili Libera Folio raportis jam pli frue.

La solena inaŭguro finiĝis tuj post la tagmezo tradicie, per komuna kantado de “La Espero”.

En la dimanĉa posttagmezo komenciĝis la ekspresa kurso de la litova, kaj okazis ankaŭ ekumena diservo. En la libroservo Valentin Melnikov posttagmeze rakontis pri sia traduko de la rusa klasikaĵo "Eugeno Onegin". Jam sabate nova honora membro de UEA, Boris Kolker, rakontis en la libroservo pri la nova, tria eldono de la furora progresiga lego- kaj lernolibro "Vojaĝo en Esperanto-lando".

Dimanĉe vespere la kongresa programo finiĝis per la tradicia Nacia Vespero, dum kiu oni en la salono Zamenhof (sportejo Siemens) prezentis al la kongresanaro. Laŭ statistiko en lundo la aliĝintoj de la vilna kongreso estas 2313.