Azia agado

Ĵaŭde, la 28-an de julio okazis la publika kunsido de KAEM (Komisiono pri Azia E-movado) en la salono Chen Yuan. Hori Yasuo, prezidanto de KAEM raportis siajn rikoltojn. Laŭ la prezido de Lee Jung-kee, sekretario de landaj asocioj de KAEM raportis sian movadon respektive. KAEM en sia ferma kunsido decidis, ke la 5-a Azia Kongreso de Esperanto okazos en Barato, Hindio, en 2008. KAEM okazigos la azian kongreson ne en ĉiu tria jaro, sed en ĉiu dua jaro ekde la 6-a Kongreso.