Surprize reaperis la papergazeto pri Ĉinio

Ĵaŭde posttagmeze okazis en la salono Chen Yuan la kunsido "Legantoj de EPĈ". Kvankam ne troviĝis la programo en la kongresa libro, tamen la kunsidon ĉeestis ankoraŭ 31 kongresanoj, el kiuj plejparte estis EPĈ-abonantoj. Ĝuste kiel unu el la ĉeestantoj diris, estas granda surprizo ke la redakcio de El Popola Ĉinio denove provis eldoni papergazeton, kadre de la TTT-ejo <www.espero.com.cn>, kiu estis lanĉita en la jaro 2000-a kiel la anstataŭanto de la 50-jara revuo El Popola Ĉinio. la ĉeestantoj kontribuis proponojn pri enhavo, prezo, eldonritmo ktp, alte taksante la provekzempleron, kiu evidente estas pli bona ĉu enhave ĉu paĝoaranĝe. Oni esprimis la emon aboni kaj disvastigi la EPĈ-aĵon, se ĝi denove reeldoniĝos.