Vilno -- unu el la plej popularaj direktoj en Orienta Eŭropo

Sudstila arkitekturo sub norda ĉielo, amfiteatro de Vilno nestis inter krutaj montetoj, en kiun penetras boskoj kaj dezertebenaĵoj, globformaj somernuboj kaj aŭtuna nebulo -- tio ĉi komponiĝas en miraklan bildon, kiu disradias spiriton de libereco kaj individueco, tiel kutiman por tuta Eŭropo.

Ne estas surprize, ke la ĉefurbo de Litovio iĝis unu el la plej popularaj direktoj en Orienta Eŭropo. Litovia ĉefurbo estas konsiderata kiel alloga kaj vere vizitinda loko.

Se vi estas ŝatanto de arkitekturo aŭ socia vivo, opero aŭ basketbalo, butikumado aŭ stratfestivaloj, Vilno estas ideala por stopi vojaĝante proksime de Baltaj landoj aŭ Skandinavio. Aldonu Vilno en vian liston de plej vizitindaj urboj. Vi povas alveni por mallonga vizito kaj neniam vi facile decidiĝos forveturi de ĉi tie.