Plej granda malnova urboparto en Orienta Eŭropo

Hodiaŭa malnova urboparto de Vilno ampleksas multajn historiajn stilojn, kie dominas malfrua baroko. Granda parto de konstruaĵoj aperis post grandaj incendioj de 1610, 1737, 1748 kaj 1749. Tiam sur loko de lignaj konstruaĵoj aperis fundamentaj, ŝtonaj. Post la Dua Mondmilito kaj dum la periodo de soveta okupacio la urbo preskaŭ ne ŝanĝis sian vizaĝon (dum la jaroj 1944-1990 oni proponis multajn projektojn pri forigo de ĝiaj apartaj kvartaloj, tamen, feliĉe, ili restis nur sur papero).

En 1994 malnovan urboparton de Vilno UNESKO proklamis kiel monumenton de monda kultura heredaĵo. Dank' al tio ekis granda laboro pri necesa renovigo. Nun Vilno estas titolata kiel unu el la plej aŭtentikaj modernaj malnovaj urboj de Eŭropo. Sur malvastaj kurbaj stratetoj altiras okulon belegaj historiaj konstruaĵoj -- loĝejaj, religiaj kaj akademiaj. En nordorienta parto de malnova urbo, sur Katedrala placo, situas katolika katedralo, restaŭrita kaj reakirinta sian eksan ĉarmon. Necesus mencii multajn aliajn konstruaĵojn kaj lokojn. Kompreneble, esceptindas universitata komplekso, preĝejo de Sankta Anna, strato Pilies (Kastela, la plej malnova strato de Vilno), Aŭrora pordego kaj preĝejoj de diversaj religiaj konfesioj. Granda parto de malnova urboparto kaŝiĝas en internaj kortoj, kaj por turistoj oni proponas ĉion ĉi esplori. En tiu ĉi parto de Vilno ne funkcias urba trafiko. Ĉi tiu loko estas atingebla per persona aŭto aŭ taksio, sed tra la malnova urboparto estas rekomendinde promenadi perpiede, malrapide, kaj tiam ĉiun atendas propraj malkovroj.