Historiaj eventoj

Ni revenu al la pasinteco. Kvankam kolonioj sur la teritorio de nuntempa Vilno jam ekzistis en la 7-a jarcento antaŭ Kristo, tamen nomo de la urbo en manuskriptoj (t.e. oficiala agnosko) aperis nur en la 14-a jarcento, dum la epoko de granda duko Gediminas. Laŭ la legendo, post sukcesa ĉasado la duko proksime al la loko, kie kunfluas riveroj Vilnia kaj Neris, aranĝis kampadejon por pasigi nokton. Laca, li ekdormis. Nokte li sonĝis feran lupon, kies hurlo similis al tiu de centoj da lupoj. Kion tio povis signifi? Gediminas demandis ĉefan idolpastron Kriviĉ Krivaitis por ke li klarigu la sencon de la sonĝo. La idolpastro diris, ke lupo estas simbolo de granda kaj forta urbo kaj ĝia hurlado signifas famon kaj potencon de la urbo. La sonĝo evidentiĝis profeta. Sur tiu ĉi loko aperis Vilno. La jaro 1323 estas konsiderata kiel jaro de fondo de la urbo. Al nova ĉefurbo Gediminas invitis negocistojn, metiistojn kaj ekleziulojn el Eŭropo. Dum sekvaj ducent jaroj Vilno prosperis, allogante fremdulojn: slavojn, germanojn, tatarojn kaj judojn (ĝis nun la urbo estas nomata Norda Jerusalemo). En komenco de la 16-a jarcento la urbon ĉirkaŭis defenda muro, kies malgranda fragmento konserviĝis ĝis hodiaŭaj tagoj. Estis formita la unua fajrobrigado, konstruita la ponto super la rivero Neris. En la jaro 1579 estis fondita la universitato de Vilno, unu el la plej malnovaj universitatoj en Meza Eŭropo. Malgraŭ ke la urbo ofte fariĝis viktimo de incendioj, atakoj kaj epidemioj, forta kaj sagaca kiel lupo, Vilno, la granda ĉefurbo de Litovio, kontraŭstaris, restis nevenkita. Nuntempa Vilno prezentiĝas kiel admirinda miksaĵo de malnovo kaj novo, ĉi tie observiĝas plej diversaj stiloj kaj influoj de arkitekturo: ekde klasikismo kaj itala baroko ĝis socia konstruado el la tempoj de Soveta Unio kaj hodiaŭaj konstruaĵoj. En la nova jarcento Vilno, kiel kutime, atendas kaj bonvenigas gastojn el ĉiuj anguloj de la mondo.