Vilno -- urbo de kulturo

En Vilno funkcias sep profesiaj teatraj trupoj, multaj simfoniaj kaj ĉambraj orkestroj, ĥoroj kaj aliaj profesiaj artaj grupoj. Ajnan tagon eblas aŭskulti plej diversajn verkojn -- ekde Johann Sebastian Baĉ ĝis la muziko de lokaj komponistoj kaj plenumantoj. Senhezite Vilno estas ankaŭ la urbo de muzeoj. En la Muzeo de Aplika Arto nun prezentiĝas granda ekspozicio Kristanismo en litova arto, kiu montras pli ol 250 objektojn el oro kaj arĝento kun juvelŝtonoj (tiu ĉi kolekto dum kelkaj jarcentoj en la katedralo estis kaŝita de publika okulo). Ĉiujare en Vilno organiziĝas enlandaj kaj internaciaj festivaloj. Ekzemple, septembro estas monato de internacia ĵaza festivalo. Okazas festivaloj de blovorkestroj kaj gaja, amuza karnavalo de Vilno. Tamen por la urbanoj plej ŝatata aranĝo, ŝajne, estas printempa kermeso de Kaziukas, kiu siatempe estis organizata omaĝe al pola reĝo kaj litova grandduko Kazimiro, kiu estas patrono de Litovio kaj proklamita kiel sanktulo. Al la kermeso alvenas litovaj teksistoj, forĝistoj kaj potistoj kun siaj manlaboroj. Dum tiu ĉi siaspeca tritaga ekskurso tra la mondo de tradiciaj metioj urbanojn kaj gastojn amuzigas stratmuzikistoj. Ĉiu monato distingiĝas per io speciala. En julio Vilno ankoraŭ ĝojigos siajn gastojn per koncertoj de orgena kaj ĉambra muziko, mirinda festivalo de Sankta Kristoforo, festivalo de populara kanto, ankaŭ per koncertoj de tradicia popola muziko kaj religiaj festivaloj. Loĝantoj de Litovio naskiĝis kaj edukiĝis sur la kulturo, ensorbis ĝin en sinojn. En Vilno neniu enuas, ĉi tie ĉiu povas trovi plaĉan distron kaj amuzon por si.