Plonĝu en la urbon

Grandan amuzon ofertas vagadoj tra nokta Vilno. Bolanta nokta vivo de la urbo ne estas komparebla kun la situacio antaŭ dek jaroj. Vizitante kafejojn kaj klubojn, vi povas facile imagi, ke vi troviĝas kvazaŭ en Parizo aŭ Londono. En solidaj noktaj kaj muzikaj kluboj eblas danci kaj amuziĝi dum tuta nokto. En restoracioj sonas tradicia litova popola muziko. Por tiuj, kiuj ŝatas sporton, estas antaŭviditaj kegloludoj, teniskortoj, basenoj, sporthaloj, ankaŭ nova golfejo. Kuraĝuloj povas flugi super la urbo per balono. Lastatempe Vilno famiĝis per regulaj semajnfinaj saltoj (kun elastaj ŝnuroj) de televida turo 270 m alta. Tiu ĉi salto (bungee jump) estas la plej alta en Eŭropo!

Por la kinoamantoj funkcias kelkaj modernaj larĝekranaj kinejoj, kiuj kontentigos la bezonojn de la plej postulemaj spektantoj. En Vilno pli kaj pli ofte estas aranĝataj ĉiuspecaj internaciaj filmfestivaloj.