Litovio dum jarcentoj

Historio de Litovio povas esti observata ĝis profundo de jarcentoj, minimume ekde la 7-a jarcento antaŭ nia erao, kiam unuaj baltaj triboj ekloĝis sur bordoj de ĝiaj multnombraj riveroj kaj lagoj. La vorto "Litovio", pli ĝuste latina nomo "Lituae", unuafoje renkontiĝas en skribaj tekstoj de Kvedlinburgaj kronikoj de 1009, kie estis notita, ke episkopo estis "batita al la kapo fare de paganoj en Lituae kaj rezulte foriris al ĉielo". La unua Litovia ŝtato fondiĝis en 1236, post kiam sub la gvido de duko Mindaugas dum batalo apud Saulé estis venkita Livonia ordeno. En 1253 Mindaugas estis kronita, kaj li fariĝis la unua kaj ununura reĝo de Litovio. En 1387 estis subskribita pakto kun la najbara Pollando kaj je 1430 la lando disvastiĝis de Balta ĝis la Nigra Maro. Apero de Renesanco alportis multajn avantaĝojn por Litovio, inkluzive aperon de la unua litova libro (en 1547) kaj fondiĝon de la universitato de Vilno en 1579. En 1795 la lando fariĝis viktimo de disdivido de la teroj inter Aŭstrio, Prusio kaj Ruslando. En tiu jaro Ruslando konkeris Litovion kaj enigis en la imperion, kio kaŭzis intensan kaj severan rusigon, inkluzive malpermeson de latina literaro. Dum la Unua Mondmilito espero pri aŭtonomio fortiĝis. Uzinte favoran politikan situacion la 16an de februaro 1918 Litovio proklamis sian sendependecon. Komenco de la 20a jarcento alportis novajn malfeliĉojn kaj ŝanĝojn, inkluzive okupacion kaj persekutadon de litovoj fare de poloj (1920-1939), Soveta potenco (1940-1941), naziistoj (1941-1944) kaj denove de Soveta potenco - ekde 1944 ĝis la momento, kiam la 11-an de marto 1990 denove estis proklamita sendependeco de Litovio. Hodiaŭa Litovio estas demokratia respubliko sub la gvido de libere elektita registaro. En la nuna momento Litovio aktive strebas aniĝi al Eŭropa Unio.

Nia lando esperis fariĝi plenrajta kaj aktiva membro de tiu aŭtoritata organizaĵo en la jaro 2004.