Unu el la plej viglaj programeroj de ĉiu Universala
Kongreso estas la aŭkcio, kiu ankaŭ en la Roterdama UK kompreneble
ne mankos. Kiel aŭkciestro funkcios denove Humphrey Tonkin, kies
antaŭaj gvidadoj rikoltis karakterizojn kiel "spektaklo"
kaj "piroteknikaĵo".
La ĉi-jara aŭkcio okazos vendredon, la 25-an de julio,
de 16h00 ĝis 17h30. Oni proponos ĉ. 50 librojn k.a. esperantaĵojn,
vendotajn profite al la Volontula Fondaĵo de UEA. Unuafoje ankaŭ
tiuj, kiuj ne partoprenos en la UK, povas konkursi pri parto de
ili per retaj ofertoj. Kiam la surloka ofertado en la UK haltos
je iu prezo, oni kontrolos, ĉu rete estis ofertita pli alta prezo
por la koncerna objekto. Se venis pli altpreza propono, la surloka
proponinto de la plej alta prezo rajtos ankoraŭ plialtigi sian
proponon. Se gajnos la reta proponinto kaj la aŭkciaĵo devos esti
sendita poŝte, la kliento devos aldone pagi la verajn sendokostojn,
krom se la prezo de la aŭkciaĵo superos 75 eŭrojn.
Depende de la populareco de tiu ĉi unua provo, oni
daŭrigos kaj plivastigos la retan dimension de la kongresa aŭkcio
en estonteco kaj eventuale okazigos retajn aŭkciojn ankaŭ inter
UK-oj.
Oni sendu la ofertojn al la adreso aukcio@co.uea.org.
Oni konsideros la ofertojn, kiuj alvenos plej laste merkredon,
la 23-an de julio.
Jen la aŭkciaĵoj, pri kiuj eblas konkursi rete:
1. Dr. Esperanto: "Jezyk miedzynarodowy".
La Unua Libro, pola eldono. Warszawa 1887. Bindita kun malmola
kromkovrilo. Minimuma prezo: 500 EUR.
2. D-ro Vallienne: "Por kaj kontraŭ Esperanto".
Dialogo. 33p. Paris: Presa Esperantista Societo [ĉ. 1910].
3. R. de Ladeveze: "Demandaro pri la historio,
literaturo kaj organizaĵoj de Esperanto por Esperantaj ekzamenoj".
88p. Dresden: Friedrich Adler Esperanto-Verlag 1911.
4. B. Prus: "La faraono". Tri binditaj
volumoj. El la pola tradukis Kabe. Paris: Hachette 1912-1913.
5. Edmonf Privat: "Vivo de Zamenhof". 207p.
London: Brita Esperanto-Asocio 1920. Bindita. Minimuma prezo:
50 EUR.
6. "Gvidilo tra Bialystok, la nask-urbo de nia
Majstro". Kun priskribo de la urbo fare de J. Shapiro. 32p.
Horrem: Esperanto Triumfonta 1923.
7. Sh. An-ski: "Dibuk (Inter du mondoj)".
Teatraĵo. El la juda lingvo tradukis Izrael Lejzerowicz. Krakow:
J. Alfus 1927.
8. Teo Jung: "Landoj de l'fantazio". Originala
romano. 323p. Horrem: Heroldo de Esperanto 1927. Bindita. Kun
aŭtora dediĉo.
9. K. Kalocsay: "Eterna bukedo". Poemoj
el dudekdu lingvoj. 352p. Budapest: Literatura Mondo 1931. Bindita.
10. "Arĝenta duopo". Jubilea libro pri
Julio Baghy - Kolomano Kalocsay. Unua volumo. 205p. Budapest:
Literatura Mondo 1937. Kun dediĉo de la aŭtoroj al G.J. Degenkamp.
11. "Literatura Mondo". Unua kaj dua jaroj,
1922-1923 kunbinditaj. Minimuma prezo: 150 EUR.
12. "Literatura Mondo". Bindita jarkolekto
1931. Minimuma prezo: 75 EUR.
13. "La Praktiko". Internacia Cseh-Instituto.
Bindita jarkolekto 1933.
14. "La Praktiko". Internacia Cseh-Instituto.
Bindita jarkolekto 1934.
15. "Esperanto". UEA. Bindita jarkolekto
1951.
16. "Esperanto". UEA. Bindita jarkolekto
1955.
(el Gazetara Komuniko de UEA)
|