La
solena inaŭguro de la jubilea Universala Kongreso en Roterdamo
okazos dimanĉe matene, sed jam en sabato en Roterdamo kunsidis
la estraro kaj komitato de UEA. La komitato interalie decidis
pri la konsisto de la elekta komisiono. Plej grandan subtenon
de la komitato ricevis Renato Corsetti, la antaŭa prezidanto de
UEA. Li do nun eniros la elektan komisionon, kiu preparos la elekton
de la sekva estraro kaj prezidanto de UEA.
(el Libera Folio)
|