En kleriga lundo

La lunda antaŭtagmezo en la Roterdama UK estis dediĉita al la Kleriga Lundo serio da malgrandaj seminarioj pri plej diversaj temoj, esperantaj kaj ne esperantaj, pri organizado, informado, tradukado kaj kulturo ĝenerale. En lundo okazis ankaŭ la membro-kunsido de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, kiu faris plian paŝon direkte al la oficiala registriĝo de la asocio en Litovio. Vespere okazis la tradicia kongresa balo.

La kunsido pri Vikipedio estis unu el la popularaj programeroj de Kleriga lundo, rakontas Ziko van Dijk, unu el la aktivuloj kiuj prizorgis la eldonon de nova informa broŝureto pri Vikipedio.

- Estis kvindek sidlokoj por okdek homoj, do tridek ne povis eniri. Estis tre bedaŭrinde. Yves Nevelsteen klarigis al ni pri bazaj aferoj, ankaŭ iom da detaloj. Homoj havis multe da demandoj, multe da interesiĝo. Homoj demandis "ĉu mi vere rajtas ŝanĝi ion", aŭ "kie mi devas ricevi permeson", "ĉu mi devas havi pasporton de organizaĵo" aŭ simile.

Tre populara estis ankaŭ la prelego de John Wells pri "la mirinda mondo de la prolsonoj", okazinta lunde posttagmeze.

Lunde posttagmeze okazis ankaŭ la membrokunveno de la restarigita Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA). La kunsidon ĉeestis 25 el la entute 66 membroj de la asocio, kaj kelkaj ordinaraj kongresanoj, kiuj ne havis voĉdonrajton. La kunveno post iom da diskuto principe aprobis la novan statuton de TEĴA, kiu ebligas la oficialan registriĝon de la asocio en Litovio. Estis rekonfirmita ankaŭ la konsisto de la estraro elektita dum la internacia ĵurnalista kongreso en Litovio en majo.

La kunvenon de TEĴA ĉeestis ankaŭ José Antonio Vergara, la estrarano de UEA pri faka kaj scienca agado. Li konstatis, ke la reaktiviĝanta TEĴA iras kontraŭ la ĝenerala tendenco de la stagnantaj fakaj asocioj de UEA, kaj petis la estraranojn de TEĴA helpi pri la vigligo de aliaj fakaj asocioj.

- Mi petas la estraranojn patropreni la kunsidon pri scienca kaj faka agado, ĉar mi volas, ke vi kontaĝu la aliajn. Do, mi petas vin iri al tiu kunsido, kaj kiel eble plej multe influi kaj rakonti pri la spertoj, precipe pri tio, kiel eblis trovi tiom da ŝtata subteno, li diris, aludante al la sukcesa ĵurnalista kongreso okazinta en Vilno.

Dum lundo okazis ankaŭ Cseh-kurso kaj paroligaj lecionoj, prelego pri la nederlanda eduksistemo, pluiris la ekspresa kurso pri la nederlanda lingvo, kaj okazis granda kunsido pri la perspektivoj de la centjariĝanta Universala Esperanto-Asocio.

La lunda vespero laŭ la tradicio estis dediĉita al bankedo kaj la kongresa balo.

(el Libera Folio)