 Ĉi
tiu kongreso okazas je tute taǔga momento: duone tra la Internacia
Jaro de Lingvoj 2008. Kiel esenca dimensio de homa ekzistado,
lingvoj ĉiam estis en la kerno de la misio de Unesko, kaj ni ludas
gvidan rolon en la kunordigado de agadoj tra la jaro. Fakte, lingvoj
estas menciitaj en la unua artikolo de nia Konstitucio, kiu diras
ke la celo de la organizo estas "kontribui al paco kaj sekureco,
stimulante kunlaboradon inter la nacioj per edukado, scienco kaj
kulturo por antaǔenigi universalan respekton por justeco, por
la regado de leĝoj kaj por la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj
[…] sendistinge pri raso, sekso, lingvo aǔ religio."
Ĉi tiu vizio daǔre gvidas la laboron de la organizo,
kaj je la labora kaj je la normiga niveloj, en ĉiuj niaj kampoj
de kompetento: edukado, sciencoj, kulturo kaj komunikado. Ni laboras
por antaǔenigi plurlingvan edukadon kaj multlingvismon en ciberspaco,
por savi endanĝerigitajn lingvojn, plifortigi indiĝenajn lingvojn
kiel portilojn de scienca socio kaj scipovo, kaj por analizi la
ligojn inter la praktikado de lingvoj kaj sociaj transformiĝoj.
Nian agadon en la kampo de lingvoj antaǔnelonge plifortigis la
kreado de Intersektora Platformo por Lingvoj kaj Multlingvismo.
Plie, Unesko laǔ sia propra naturo estas multlingva
organizo: niaj gvidaj organoj laboras per naǔ lingvoj, kaj multaj
paĝoj kaj temoj en nia Unesko-retejo estas seslingvaj.
Estante centro por la identeco de individuoj kaj
reprezentante strategian faktoron por daǔrigebla evoluo, multlingvismo
estas nuntempe, en epoko de tutmondiĝo, pli ol iam ajn ŝlosila
temo por la estonteco de la homaro. Tial la slogano, kiun ni kreis
por la Internacia Jaro de Lingvoj esprimas klare sed elokvente,
ke "lingvoj gravas".
Kongrue kun la senĉesaj klopodoj faritaj de ĉiuj
esperantistoj en la mondo tra la lastaj jardekoj, la 93-a Universala
Kongreso de Esperanto reprezentas unikan kontribuon al la afero
de lingva diverseco.
Tial mi deziras al Universala Esperanto-Asocio, al
la organizantoj de la kongreso kaj al ĉiuj partoprenantoj plenan
sukceson en iliaj diskutadoj.
|