Komitata kunsido de UEA

La Komitato de UEA kunsidis sabate posttagmeze. Ĝi diskutis kaj decidis pri la estrara raporto kaj financaj raportoj de 2007, kaj akceptis la raportojn. Por la kongresa semajno la Komitato decidis pri respondeculoj por la subkomitataj kunsidoj, kiuj raportos pri sia diskuto al la dua komitata kunsido en vendredo.

La Komitato elektis novan Elektan Komisionon, kiu preparas la elektojn de nova estraro en la jaro 2010, sed eklaboros jam dum la kongreso 2009. Ĝi konsistas el Renato Corsetti, Lucy Harmon kaj Ileana Schroeder.

(Raportis Yu Tao kaj Niu Xueqin)