Vespere de la 22-a de julio okazis en salono Zamenhof
Koncerto de JoMo. Li komencis muziki en 1977, kaj esperantistiĝis
en 1988. Tute nature li decidis kanti kaj verki en la lingvo internacia.
Li surpiedigis sian propran tiaman grupon, la Rozmariaj Beboj,
kiu ekfamiĝis komence de la 90-aj jaroj en la franca alternativa
rok-medio. Post sukcesa kariero la "Beboj" disiĝis kaj
JoMo kreis novan grupon, Liberecanoj, kun kiu li surbendigis septitolan
liberecanecan albumon ĉe Vinilkosmo kaj kreis unuan rekordon de
multlingva koncerto (22 kantoj en 22 lingvoj), kiu aperis en 2000
en la libro Guinness. Poste kaj sole, li surbendigis en la novaj
studioj de Vinilkosmo tutan Esperantan albumon titolitan JoMo
friponas, kiu aperis fine de 2001. Sekva disko, JoMo slavumas,
aperis printempe de 2006 kun multaj muzikistoj slavstilaj, kun
kiuj JoMo kunludas.
En
la koncerto li prezentis ankaǔ ĉinan kanton "Mia bona patrino"
en la ĉina lingvo. La koncerto, dum kiu li ludis sola kun gitaro,
konstante ĝojigis kaj dancigis la spektantojn.
(Raportis Yu Tao kaj Niu Xueqin)
|