La marda programo de la Universala
Kongreso en Roterdamo komenciĝis per la tradicia programero "la
estraro respondas", kiu tamen komence per ampleksaj sinprezentoj
de la estraranoj minacis transformiĝi en "la estraro prelegas".
Ĉeestis ankaŭ Gbeglo Koffi, kiu kritikis la mankon de subvencioj
al afrikanoj, kaj postulis ke la estraro esploru asertitan misagon
de Osmo Buller en la jaro 2000. Estrarano Hori Yasuo bedaŭris
la "malharmonion" en la afrika movado, sed Probal Dasgupto
opiniis, ke dividoj en la movado ne nepre estas tia katastrofo,
kiel oni ofte pensas.
(el Libera Folio)
|