 Estas
interese, ke en diversaj lokoj de la kongresejo oni povas trovi
pinĉilojn en verda aŭ ruĝa koloro. Ili helpas konversaciemajn
esperantistojn trovi babilpartnerojn.
Komencantoj metas verdan pinĉilon sur sian vestaĵon,
kiam ili bezonas ekzercadon en la lingvo kaj deziras paroli kun
aliaj esperantistoj.
La verda pinĉilo indikas, ke ili ŝatus babili. La
pli spertaj esperantistoj uzas ruĝan pinĉilon por indiki, ke ili
havas tempon kaj volonte konversacias eĉ kun malpli spertaj samideanoj
por helpi ilin en la lingvoekzercado.
(Raportis Yu Tao kaj Niu Xueqin)
|