Por prezenti diversajn facetojn de
la landa agado cele al pli bona laboro en la kampoj de informado,
instruado kaj utiligo de Esperanto, renkontiĝis, la 21-an de julio,
ĉ. 40 esperantistoj en la salono Privat.
La prezenton faris reprezentantoj el tri mondopartoj,
nome Ileana Schroeder el Eŭropo, Lee Jung Kee el Azio, kaj Maritza
Gutiérrez el Ameriko.
Oni emfazis la gravecon, ke landaj aktivuloj devas
esti bone informitaj por povi bone argumenti ĉe eksterasociaj
instancoj kaj universitatoj, cele al la altigo de la prestiĝo
de Esperanto interne kaj ekstere.
(Raportis Yu Tao kaj Niu Xueqin)
|