En la 22-a de Julio la Subkomitato
pri Landa kaj Regiona Agado kunsidis sub la gvido de Tomasz Chmielik.
Ĝin ĉeestis la estrarano pri landa kaj regiona agado Hori Yasuo.
Oni diskutis pri la raportado pri landaj agadoj en la estrara
raporto, kie kutime sukcesoj aperas sed ne la problemoj, kaj krome
la raportado tre dependas de la rutinoj de raportado en la diversaj
landaj asocioj.
Elirante el prezento pri bezono de plia kunlaboro
en Afriko, la diskuto temis pri ebloj de kunlaboro ankaŭ ene de
ĉiuj landaj asocioj kaj inter ili.
(Raportis Yu Tao kaj Niu Xueqin)
|