Medicinistoj kunvenis

En la 22-a de julio Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA) okazigis kunvenon en la salono Teo Jun, kiun partoprenis 40 gekolegoj el 20 landoj. La kunvenon prezidis d-ro Imre Ferenczy, prezidanto de UMEA. Li raportis pri la okazinta 16-a Internacia Medicinista E-Kongreso en Krakovo kun 87 partoprenantoj el 10 landoj. Krome li skizis la historion de UMEA, kiu ĉi-jare festas sian centjaran jubileon. Sekvis vigla diskuto. D-ro Vergara, estrarano de UEA, salutis la ĉeestantojn kaj instigis por kunlaboro kun aliaj fakaj organizaĵoj.

(Raportis Yu Tao kaj Niu Xueqin)