Tagmeze de la 22-a de julio Komisiono de UEA pri Azia
Esperanto-Movado (KAEM) kunvenis en la salono Privat. La kunvenon
kun pli ol 50 ĉeestantoj prezidis Wang Ruixiang. Estis perbilda
raporto de nuna azia movado, kaj la reprezentantoj de aziaj landoj
prezentis siajn aktivecojn. F-ino Amano Yayoi raportis la aranĝon
por la 28-a Komuna Seminario inter ĉina, korea kaj japana junularoj
en Jokohamo, Japanio en decembro 2008.
(Raportis Yu Tao kaj Niu Xueqin)
|