La universala kongreso de Esperanto
en 2010 okazos en Havano en Kubo. Tion anoncis la ĝenerala sekretario
de UEA Barbara Pietrzak en la solena fermo de la Roterdama UK
sabate matene. La decidon pri la kongresurbo faris la estraro
de UEA fine de la kongresa semajno.
Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA, jam en
februaro vizitis Havanon laŭ invito de Kuba Esperanto-Asocio.
La celo de lia vizito estis esplori la kondiĉojn por okazigi la
Universalan Kongreson de Esperanto en Havano en la jaro 2010.
Kun subteno de ŝtataj, urbaj kaj turismaj aŭtoritatoj KEA nun
venigas la esperantistan mondrenkontiĝon al Kubo jam por la dua
fojo. Unuafoje la UK okazis en la kuba ĉefurbo en julio 1990.
En majo la ĝenerala direktoro vizitis Moskvon, kiu
same invitis la Universalan Kongreson por la jaro 2010, ĉar la
pli frua invito por la jaro 2009 ne estis sukcesa. Ankaŭ en Moskvo
la lokaj aŭtoritatoj promesis subtenon por la kongreso, sed la
estraro de UEA fine preferis la proponon de la kubaj esperantistoj.
La elekto de Kubo jam de kelka tempo aspektis klare
pli verŝajna ol ke Moskvo ricevu la kongreson en 2010. Eble iom
influis favore al la elekto de Kubo ankaŭ la leteroj de du elstaraj
rusiaj esperantistoj, kiuj turnis sin al la estraro de UEA kaj
malrekomendis kongresi en Moskvo en la nunaj cirkonstancoj.
Kiel argumentoj malfavoraj al Moskvo oni ofte menciis
la altajn prezojn en la hoteloj de Moskvo kaj la komplikecon de
la vizaj proceduroj. La subtenantoj de Moskva UK atentigis, ke
dum la pli ol 120-jara historio de Esperanto ĝis nun neniam okazis
Universala Kongreso en Rusio, dum multaj jaroj unu el la plej
gravaj landoj de la movado.
(el Libera Folio)
|