La 93-a Universala Kongreso de Esperanto,
kunveninte en Roterdamo de la 19-a ĝis la 26-a de julio 2008 kun
1845 partoprenantoj el 73 landoj por diskuti la kongresan temon
"Lingvoj: trezoro de la homaro",
Festante ĉi-jare la centjariĝon de
Universala Esperanto-Asocio,
Notante la gravan rolon de lingvoj
en la konservado de scioj kaj kulturoj, kaj en la ebligado de
malsamaj aliroj al la mondo,
Rimarkante la daŭran diskriminacion
kontraŭ lingvoj je ĉiuj niveloj kaj aparte kontraŭ la lingvoj
de indiĝenaj popoloj kaj malplimultoj, kaj
Atentigante pri la valoro de la
facile lernebla kaj neŭtrala lingvo Esperanto, kiu estas mem lingva
trezoro de la homaro, kaj pri la pli ol centjara sperto de ĝia
praktika utilo kiel ligilo inter kulturoj,
Varme bonvenigas la decidon de Unuiĝintaj
Nacioj, ke la jaro 2008 estu Internacia Jaro de Lingvoj, kaj alte
taksas la iniciatojn de Unesko en tiu kampo menciitajn en la mesaĝo
de ties Ĝenerala Direktoro al la kongreso,
Reemfazas la neceson doni egalan
respekton al ĉiu lingvo, al ĉiu kulturo kaj al ĉiu homo en la
mondo,
Alvokas la Esperanto-komunumon disvastigi
Esperanton kaj ĝiajn valorojn de respekto al ĉiu homo kaj de egaleco
inter ĉiuj homgrupoj, kaj per tio kontraŭbatali la malaperon de
lingvoj kaj kulturoj tra la mondo,
Invitas al kunlaboro kun ĉiuj organizaĵoj
kaj instancoj kiuj laboras por konservi lingvojn kaj kulturojn
kaj defendi lingvajn homajn rajtojn,
Instigas ĉiujn agnoski la esencan
valoron de lingva diverseco, lige kun la kreskanta agnosko pri
biologia diverseco, kaj
Proponas al la monda komunumo science
esplori la rolon de Esperanto en pli efika kaj justa komunikado
tra la mondo.
|