Fondaĵo Antoni Grabowski de UEA subtenas
elstarajn atingojn de la Esperanta kulturo, precipe, sed ne nur,
en la kampo de beletro. Ĉi-jare ĝiaj premioj havis interlingvistikan
fokuson. La komisionanoj de la Fondaĵo (Ulrich Lins, Istvan Ertl
kaj Mine Yositaka) aljuĝis du egalrangajn premiojn, je la valoro
de po mil usonaj dolaroj, al Ilona Koutny kaj Andy Kuenzli.
Ilona Koutny, hungara lingvistino vivanta en Pollando,
kreis kaj jam de dek jaroj animas la popularajn kaj rekonatajn
Interlingvistikajn Studojn ĉe Universitato Adam Mickiewicz en
la pola urbo Poznan. Spirita heredantino de prof. Istvan Szerdahelyi,
ŝi kvazaŭ transplantis la Esperanto-fakon de la Budapeŝta Universitato
ELTE en polan grundon, kie ĝi disfloris intermacie.
Andy Kuenzli, svisa politologo, pli ol 15 jarojn
laboris super sia monumenta enciklopedio "Universalaj lingvoj
en Svislando", kiu donas panoraman bildon pri 100-jara historio
de la movado ne nur Esperanta, sed ĝenerale planlingva, en Svislando.
La riĉa enhavo de tiu ĉi unika verko pri la planlingva movado
de unu lando estas modela pro siaj scienca kompetenteco kaj objektiveco.
(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)
|