La 93-a Universala Kongreso de Esperanto kun la temo
"Lingvoj: trezoro de la homaro" solene inaŭguriĝis je
la 10-a horo de la 20-a de julio en Beurs-WTC de Roterdamo, kie
situas la Centra Oficejo de UEA. Ĝin partoprenis ĉ. 1800 samideanoj
el pli ol 70 landoj. UEA-prezidanto Probal Dasgupta prezidis la
inaŭguron.
Festparolon faris d-ro Humphrey Tonkin -- en la jaro
1987 li festparolis kiel "la UEA-prezidanto, kiu kunligis
la unuan kaj la duan jarcentojn de Esperanto", kaj ĉi-foje
li estas la persono, kiu kunligas la unuan kaj duan 100-jarojn
de UEA. Ĝenerala direktoro de Unesko sendis gratulan mesaĝon.
La kongresanoj aŭdis ankaŭ saluton de Louis Zaleski-Zamenhof,
nepo de la kreinto de Esperanto Ludoviko Zamenhof.
|
En la nomo de la Ĉina
E-Ligo, Wang Ruixiang salutas la kongreson. |
LKK-prezidanto s-ino Ans Bakker-ten Hagen "klarigis"
pri la ofta pluvo en la urbo, ŝi diris, ke ĝi estas larmoj de
Dio pro ĝojoj -- ĝojo pro la 100-jariĝo de UEA. La kongresanoj
per aplaŭdoj montris sian konsenton.
(Raportis Yu Tao kaj Niu Xueqin)
|