Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2008

POEZIO:

·Unua premio: Mikaelo Gishpling (Israelo) pro "Rekviemo";

·Dua premio: Gerrit Berveling (Nederlando) pro "Mortis la Dioj";

·Tria premio: Jean-Marie Ries (Luksemburgio) pro "Tiu vino" kaj "Lastaj pensoj de mortanta poeto".

Partoprenis 21 aŭtoroj el 16 landoj.

PROZO:

·Unua premio: Lena Karpunina (Rusio) pro "Ordinara vizaĝo";

·Dua premio: Sten Johansson (Svedio) pro "Kemio";

·Tria premio: Lena Karpunina (Rusio) pro "Novaj tempoj".

Partoprenis 24 aŭtoroj el 15 landoj.

ESEO:

·Unua premio: ne aljuĝita;

·Dua premio: Luiza Carol (Israelo) pro "Esperantismo kaj vegetarismo: similaj trajtoj";

·Tria premio: ne aljuĝita;

·Honora mencio: Pieter Doumen (Belgio) pro "Lingvo: trezoro de la popolo".

Partoprenis 5 aŭtoroj el 4 landoj.

TEATRAĴOJ:

·Unua premio: ne aljuĝita;

·Dua premio: Geraldo Mattos (Brazilo) pro "Amo ne murdas";

·Tria premio: ne aljuĝita.

Partoprenis 6 aŭtoroj el 6 landoj.

FILMO:

Partoprenis neniu valida konkursaĵo.

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)