Kadre de la Belartaj Konkursoj de
UEA okazis ankaŭ konkurso pri la titolo "Infanlibro de la
Jaro 2007", en kiu eldonejoj rajtis konkursi per libroj eldonitaj
pasintjare. Partoprenis du libroj, el kiuj la ĵurio premiis "Breno
kaj Bruno". Temas pri kolora 32-paĝa verko pri amikeco inter
labradora hundo kaj ties mastro. Ĝi estas originale verkita en
Esperanto de Paulo Sergio Viana, kiu jam kelkfoje antaŭe estis
premiita en la Belartaj Konkursoj, interalie per la unua premio
en la proza branĉo en 2002.
(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)
|