Subvencio Cigno favore al Srilanko

Subvencio Cigno estas donata ĉiujare por subteni agadon, kiu celas disvastigi Esperanton en evoluantaj landoj de la Tria Mondo. Ĝia valoro estas 500,000 japanaj enoj, t.e. proksimume 2950 eŭroj. La subvencion financas la japana mecenato Miyoshi Etsuo kaj pri ĝia celo decidas ĉiujare la Estraro de UEA.

Ĉi-jare Subvencio Cigno estis asignita al la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM) por ĝia projekto Agado Srilanko. La projekto temas pri presado de la jam preta vortaro sinhala-Esperanto-sinhala, kaj sendado al Srilanko de esperantisto el Barato aŭ Nepalo por gvidi konversacian kurson al la lokaj esperantistoj, kiuj ĝis nun estas izolitaj de la ĝenerala movado, kaj por rektametoda kurso al neesperantistoj.

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)