Lernu.net kaj edukado.net diplomitaj

La Estraro de UEA rajtas rekoni eksterordinare meritplenan agadon por la Internacia Lingvo per Diplomo pri Elstara Agado. La Diplomo estis starigita pasintjare. En 2008 ricevis ĝin du interretaj projektoj: lernu.net kaj edukado.net.

Lernu.net estas plurlingva paĝaro, kiu estis lanĉita en 2002 kaj celas helpi al ret-uzantoj informiĝi kaj lerni Esperanton senpage kaj en facila maniero. Verŝajne ne estas troigo diri, ke nuntempe ĝi estas la plej granda lernejo de Esperanto en la mondo. Ĝi estas vizitata averaĝe 75000 fojojn monate. Ĉirkaŭ 7000 lernantoj jam kompletigis la unuan parton de ĝia baza kurso kaj 1500 lernantoj finis ĝian lastan, okan parton.

Edukado.net estas retejo por instruistoj, prizorgata de Katalin Kováts. Ĝi celas subteni kunlaboron inter instruistoj, sed ĝi estas ankaŭ helpilo por memlernantoj. Ĝi estis lanĉita en 2001 kaj renovigita en 2005. En la retejo troviĝas i.a. katalogo de lerniloj, "lerniloteko" por interŝanĝi ekzercojn kaj testojn, legejo de lernosubtenaj materialoj, koresponda servo, ktp. La teamo de edukado.net liveris nemalhaveblan helpon por realigi la Esperantan version de la Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvo-ekzamenoj kaj de kelkaj jaroj prizorgas paroligajn lecionojn en UK-oj.

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)