 En
la fermo de la 93-a UK en Roterdamo estis anoncitaj diversaj premioj
kaj distingoj. La plej prestiĝan el ili, Premion Onisaburo Deguĉi,
ricevis Renato Corsetti.
Premio Deguĉi estis starigita en la Jubilea Jaro
1987 per donaco de Oomoto por ĉiujare premii agadon, kiu pere
de Esperanto antaŭenigas la internacian amikecon kaj solidaron
en la spirito de Lazaro Ludoviko Zamenhof kaj Onisaburo Deguĉi.
Pri la ricevanto de la Premio decidas la Estraro de UEA. La Premio
konsistas el diplomo kaj monsumo de 2000 eŭroj.
Aljuĝante la Premion al Renato Corsetti, la Estraro
de UEA skribis: "Renato Corsetti estas unu el la plej elstaraj
agantoj de Universala Esperanto-Asocio. Por li Esperanto estis
ĉiam nedisigeble ligita al agado por pli bona mondo, por internacia
amikeco, solidaro kaj paco. Antaŭenigi tiujn idealojn signifas
al li antaŭenigi Esperanton, kaj tute aparte, disvastigi ĝin precipe
al tiuj partoj de la mondo, kie la Internacia Lingvo apenaŭ aŭ
tute ne havas adeptojn. Tio instigis lin al pionira laboro por
krei Esperanto-movadon en multaj landoj de la Tria Mondo, precipe
en Afriko kaj arabaj landoj, ĉiam celante, ke al la novaj esperantistoj
la posedo de la nova lingvo fariĝu rimedo por plivastigo de siaj
spiritaj horizontoj kaj por persona kresko."
(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)
|