Laŭ
la lastaj informoj publikigitaj de UEA, al la 93-a Universala
Kongreso en Roterdamo aliĝis 1766 personoj el 73 landoj. Sur la
unua loko estis Francio kun 212 aliĝintoj, sur dua Germanio kun
163 aliĝintoj, kaj sur la tria Nederlando kun 158 aliĝintoj. La
plej granda grupo el ekster Eŭropo venos el Japanio - 127 kongresanoj
el Japanio anticipe aliĝis. La precizaj ciferoj kompreneble ankoraŭ
mankas, ĉar oni akceptas aliĝojn eĉ en la lasta tago de la kongreso.
(el Libera Folio)
|