Dum la solena inaŭguro estis diskonigita la decido
de la komitato igi la multjaran ĝeneralan direktoron de UEA, Simo
Milojević, honora membro de la asocio.
- Mi transdonas amason da imagataj ruĝaj tulipoj
al la nova honora membro, kiu estas Simo. En la Jarlibro ni kompreneble
skribos Simo Milojević. Li kiel komisiito de UEA instruis Esperanton
dum pli ol unu jaro en Hinda Unio kaj Nepalo. De 1979 ĝis 1995
li partoprenis ĉiujn Universalajn Kongresojn, kaj estis kunorganizanto
de la plej multaj, ĉeforganizanto de multaj, interalie de la jubilea
kongreso 1987 en Varsovio, kun pli ol 6000 partoprenintoj, rakontis
Osmo Buller, la nuna ĝenerala direktoro de UEA.
Simo Milojević estis ĝenerala direktoro de UEA de
1983 ĝis 1995. Poste li laboris kiel la ĉefo de la libroservo
ĝis la jaro 2002, kiam li pensiiĝis.
(el Libera Folio)
|