En la inaǔguro de la 93-a UK, la festparoladon pri
la centjariĝanta asocio faris la iama prezidanto de la asocio
Humphrey Tonkin, kiu konstatis, ke por nova epoko necesas nova
asocio, kaj UEA devas adaptiĝi al la evoluo de la socio. Laŭ li,
organizaĵoj kiuj kolektas kotizojn por liveri servojn al siaj
membroj spertas grandajn problemojn en la tuta mondo.
- Iam oni devis aliĝi al organizaĵo por esti aktiva
esperantisto, sed tiel ne estos plu. Eblas lerni rete, legi rete,
komuniki rete, kaj fine aperi kiel freŝbakita uzanto de Esperanto,
kiu neniam eĉ konsciis pri la ekzisto de Esperanto-organizaĵoj.
La servoj, kiujn ni proponas, estas nun ofte liverataj senpage
kaj pli rapide tra la reto, diris Humphrey Tonkin.
Li tamen ne opiniis, ke UEA pro tio perdas sian gravecon.
- La sola reala servo estas la progresigo de Esperanto.
Por tio UEA ekzistas, pro tio ĝi faras sian laboron, ĝi kunigas
la membrojn por difinita celo, por disvastigi nian lingvon.
Humphrey Tonkin diris, ke li mem ne aliĝis al UEA por ricevi "servojn",
nek por legi la revuon aŭ ricevi jarlibron, sed ĉar li kredas,
ke UEA plej bone povas reprezenti la Esperanto-komunumon eksteren.
- Mi ne kontraŭas nian nunan agadon, ni daŭrigu la
revuon kaj la kongresojn, ĉar nenio povas plene anstataŭi la personan
kontakton. Sed ĉefe ni dediĉu niajn fortojn al disvastigo de Esperanto,
ĉar ju pli da homoj parolas ĝin, des pli valora ĝi iĝas. Esperanto
estas trezoro dividebla sen limo, trezoro ne kaŝita, sed brilanta
antaŭ la mondo. Enirante sian duan jarcenton, nia kara UEA aŭdigu
sian fortan vokon kaj disvastigu sian novan senton per la rimedoj
de la nova epoko.
(el Libera Folio)
|