Mesaĝo de la Urbestro

Estas al mi granda plezuro bonvenigi al Roterdamo la partoprenantojn de la 93-a Universala Kongreso de Esperanto. Por monda kongreso nia urbo estas aparte konvena elekto, ĉar kun siaj haveno kaj 175 naciecoj Roterdamo estas vera mondurbo. Kun pli ol duona miliono da loĝantoj, pli ol 3600 kafejoj, baroj kaj restoracioj, speciala arkitekturo kaj abundo da vivoplenaj festivaloj kaj kulturoj, Roterdamo estas mondurbo inda je malkovro.

La internacian karakteron de nia urbo pliriĉigas ankaǔ la fakto, ke ekde 1955 Roterdamo estas la hejma haveno de via Universala Esperanto-Asocio, ĉar ĝia Centra Oficejo troviĝas ĉi tie.

Mi varme gratulas UEA pro ĝia 100-a datreveno kaj deziras al vi sukcesan kongreson kaj agrablan restadon en Roterdamo.

Ivo Opstelten
Urboestro de Roterdamo