|  Karaj esperantistoj,  Honoron mi sentas ke mi, prezidanto de la Dua Ĉambro 
                de la Regna Delegitaro, estas la Alta Protektanto de la 93-a Universala 
                Kongreso de Esperanto. Per tio mi sekvas la spurojn de famaj antaǔuloj 
                kiel, laǔvice, Ĉefministro Drees, Reĝino Juliana kaj Ĉefministro 
                Lubbers.  La temo de tiu ĉi kongreso estas: "Lingvoj: 
                trezoro de la homaro". Lingvo estas la plej grava interhoma 
                komunikilo. Lingvo ligas kulturojn, sociojn kaj landojn.  La dediĉemo kaj la entuziasmo, kun kiuj vi kiel esperantistoj 
                praktikas kaj disvastigas vian universalan lingvon, meritas admiron.  En tiu ĉi loko mi sendas koran gratulon al vi okaze 
                de la centjariĝo de via asocio: Universala Esperanto-Asocio, kies 
                centra oficejo troviĝas de pli ol kvindek jaroj en la urbo Roterdamo. 
                Nederlando fieru pri tiu ĉi organizaĵo!  Mi deziras al vi entuziasmigan kongreson!  Gerdi A. VerbeetPrezidanto de la Dua Ĉambro de la Regna Delegitaro
 
     |