“Ĉina Tago” en la 94-a UK

Posttagmeze de la 26-a julie, ĉina delegacio organizis kunvenon -- “Ĉinan Tagon” en la 94-a UK, kiun prezidis Yu Tao, vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo; Chen Haosu, prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo kaj tiu de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj; Guo Xiaoyong, vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo kaj konstanta vicdirektoro de Ĉina Internacia Eldona Grupo, kaj Shi Qiuqiu, konstanta vicprezidantino de la Pekina Federacio pri Socisciencaj Rondoj reciproke prezentis 3 nov-elbakitajn librojn, poemaron “La Espera Vojo” verkitan de Chen Haosu; romanon “Pilgrimo al la Okcidento” esperantigitan de Laŭlum kaj romanon “La Faraono” ĉinigitan de Zou Guoxiang.

En la kunveno prelegis profesorino Chen Ruiduan, direktorino de la Ĉin-lingva Fakultato de Hongkonga Politekniko, temante la ĉinan lingvon. Pli ol 70 kongresanoj partoprenis la kunvenon.

(Chen Ji el Bjalistoko)