Malfermiĝis la 94-a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko

Antaŭtagmeze de la 26-a de julio laŭ la loka tempo, la 94-a Universala Kongreso de Esperanto solene inaŭguriĝis en Bjalistoko, Pollando, hejmlando de la kreinto de Esperanto -- L. L. Zamenhof. Memore al la 150-a datreveno de lia naskiĝo, lia hejmlando gastigas la kongreson temantan “Krei pacan ponton inter popoloj: Zamenhof hodiaŭ”. Probal Dasgupta, prezidanto de UEA, prezidis la malferman ceremonion, en kiu sin sekve salutis Aleksander Sosna, urbestro de Bjalistoko, gravuloj de polaj aŭtoritatoj kaj gvidantoj de gravaj organizoj esperantistaj kiel pasintaj UK-oj. 1840 esperantistoj el 61 landoj aliĝis al la kongreso, inter kiuj 301 el Pollando, 242 el Francio, 176 el Japanio. Ĉirkaŭ 41 ĉinoj partoprenas la kongreson. La kantoj de polaj junulinoj ĝojigas la kongresanojn.

Pollando 6 fojojn gastigis UK-on, kaj kiu en 1987 en Varsovio kun 5946 partoprenantoj kreis rekordon de nombro de partoprenantoj en historio de UK. Tamen estas unuafoje, ke UK okazas en Bjalistoko, kaj pro la financa cunamo internacia ĉijare la partoprenantoj ne estas tiel multaj kiel oni prognozis.

(Chen Ji el Bjalistoko)