|  
                 En 
              la 23-a de januaro de 2001, antautage de la Printempa Festo, la 
              china novjara tago lau la luna kalendaro, Wang Jindong kaj aliaj 
              6 ekzercantoj de Falungong sin bruligis sur Tian'anmen-placo, kaj 
              rezulte de tio 2 el ili mortis kaj 3 grave vundighis. 
               
                Pasis 
              1 jaro. Kiel statas tiuj sinbruligantoj? Antau nelonge mi veturis 
              al Henan-provinco por viziti ilin.  
               
            Vekigho 
                 En 
              la evento Liu Chunling kaj Liu Siying mortis en la brulego. Liu 
              Yunfang, Wang Jindong kaj alia konspiranto Xue Hongjun estis arestitaj. 
              Liu Baorong estis kunkrimulo, sed shi konfesis sian krimon kaj estis 
              senigita je aresto. Nun shi estas hejme. La grave vunditaj Chen 
              Guo kaj Hao Huijun ricevis bonan kuracon en Pekino kaj nun estas 
              daure kuracataj en sia hejmloko.  
               
                En 
              tre ordinara apartamento mi vidis Liu Baorong. Rememorante la teruran 
              scenon de sinbruligo, shi refoje falis en timegon. Shi diris: "Mi 
              englutis benzinon la unua, sed policanoj ghustatempe baris min, 
              alie mi jam mortus de brulego. Tre kompatindaj estas la knabinoj 
              Chen Guo kaj Liu Siying. Rememorante ilin, mi sentas pikon en la 
              koro. Mi devas domaghi la vivon." 
               
                Hao 
              Huijun kaj shia filino Chen Guo apenau postvivis la bruladon kaj 
              iliaj vizaghoj jam tute misformighis. En speciala chambro de hospitalo 
              mi vidis Chen Guo kushanta en lito apud fenestro. Shia misformita 
              vizagho plene kovrighis de cikatro. Shia patrino estis malfacile 
              televidanta per sola apenau malfermebla okulo. Apud Chen Guo estis 
              plusha urseto de Liu Siying. En ligna skatolo stakighis pli ol 100 
              leteroj kaj 1000 paperaj gruoj senditaj de diversaj lokoj en esprimo 
              de bondeziroj. Sur la lito estis kelke da novaj gazetoj. 
               
                 Vicdirektoro 
              de la hospitalo diris, ke Chen Guo estis grave brulvundita tra la 
              tuta korpo. Shiaj du manoj nekrozighis kaj oni amputis ilin je la 
              pojno. Hao Huijun estis grave brulvundita je la frunto kaj unu okulo 
              estis detranchita kaj la koksaj artikoj rigidighis. Por kiel eble 
              plej bone kuraci la du vunditojn, la hospitalo disponigis al ili 
              kuracistojn kaj flegistinojn, kaj ankau 4 flegantinojn por prizorgi 
              ilin en ilia chiutaga vivo.Ghi ankau ekipis ilian chambron per kolora 
              televidilo, elektra radiatoro kaj steriliza shranko.  
               
                Oni 
              konigis, ke antautage de la Novjara Festo, la hospitalo preparis 
              por ili ghjauzi-ojn. Ili trovighas en trankvila animstato. Guo foje 
              kaj foje zumkantas popmuzikon kaj shercas kun la patrino. Shi povas 
              televidi kaj legi per unu apenau malfermebla okulo. Lastatempe shi 
              ellernis novan popularan kanton helpe de magnetofono. Kiam mi adiauis 
              shin, shi petis min transdiri saluton al shiaj kunlernantoj en la 
              universitato, ke shi tre sopiras ilin.  
               
                Oni 
              diris, ke shanghighis la vindpunkto de Hao Huijun kaj Chen Guo pri 
              Falungong. Hao Huijun diris: "En la homa vivo estas kelke da 
              decidaj pashoj. Estas danghere mispashi en tiu momento." Kaj 
              la filino plendis atribuante sian brulvundighon al la patrino: "Estas 
              via kulpo, kaj mi plu ne povos ludi mian muzikilon." 
               
                La 
              naturo de la herezo kaj la kruela realo forte skuis Wang Jindong 
              kaj Xue Hongjun, kiuj estas malliberigitaj en prizono. Kiam ili 
              rekonis la malican intencon de Li Hongzhi, ili estis dankemaj al 
              la pacienca kaj sincera edukado de la registaro.  
               
                Rilate 
              administradon kaj edukadon de la prizono, Xue Hongjun diris: "Falungong 
              rekte propagandis, ke la punlaborejoj kaj prizonoj de Chinio turmentas 
              ekzercantojn de Falungong. Tio estas mensogo. Sen konsideri la altan 
              chirkaumuron, la prizono shajnas lernejo prudentiganta la animon 
              de la malliberuloj." 
             Kortushigho 
              de sincereco 
                 "Reveninte 
              al la hejmloko, mi ektimis pro tio, ke mi faris grandan krimon kaj 
              ofendis la popolon de la hejmloko. Sed mi ne atendis, ke la registaro 
              tiel sincere traktas min," kortushite diris Liu Baorong. 
               
                Por 
              eduki Liu Baorong, respondeca departemento de Henan-provinco starigis 
              specialan grupon. Pacienca edukado kaj admonado emociis Liu. Shi 
              diris: "Mi dankas la registaron pro ghia sincereco. Mi certe 
              rompos kun Li Hongzhi kaj lia herezo." 
               
                En 
              la 7-a de novembro de 2001 Liu Yunfang, Wang Jindong kaj Xue Hongjun 
              estis eskortitaj al Henan-provinco. Estis vintro. Ili estis kompare 
              maljunaj kaj malfortaj, kaj pro tio ili estis permesitaj ne fari 
              korpo-ekzercadon subchiele. Wang Jindong ankorau ne tute resanighis, 
              kaj la provosoj donis al li bonan prizorgadon rilate liajn vestadon, 
              manghon kaj loghadon. La prizono disponigis al ili po unu matracon. 
              Xue Hongjun suferas de hipertensio kaj kuracisto de la prizono ekzamenas 
              kaj kuracas lin 2 fojojn en chiu tago. 
               
                La 
              prizono starigis specialan grupon por pacience admoni kaj eduki 
              Wang Jindong. Ili pretigis por li librojn por helpi lin koni la 
              herezan karakteron de Falungong, kiu jam kauzis pli ol 1700 mortojn. 
               
               
                 
              Pacienca edukado skuis la herezan ideon profunde kashitan en lia 
              animo. Pensante la teruran rezulton de la sinbruligo de Liu Chunling, 
              Liu Siying, Hao Huijun kaj Chen Guo, Wang Jindong skribis kun pento: 
              "Kial tio, al kio mi pene strebis, farighis suicido kaj murdo?" 
              "Se ekzerco de la darmo kondukos al tia 'perfektigho', mi rifuzos 
              tian 'perfektighon'! Ho dio, kio okazis?" 
               
                 
              En la 26-a de decembro de 2001, kiam li vidis siajn sopiratajn edzinon 
              kaj filinon, li diris: "Mi estas kulpa. Mi petas indulgon de 
              la popolo." Che tio li skribis promeson rompi kun Falungong. 
               
               
                Samtempe 
              kun li, ankau Xue Hongjun komplete travidis la kriman karakteron 
              de Falungong dank' al helpo de provosoj. Xue Hongjun diris al mi, 
              ke en la tago de intervidigho kun familianoj li vidis ankau sian 
              nepon de 3 monatoj. Vidante sian nepon en tre bona sanstato, Xue 
              larmis. Li konservas foton de la nepo en posho de sia chemizo kaj 
              ofte elprenas ghin por rigardi.  
             En 
              preteco de longtempa batalo kontrau la herezo 
                 
              Teruraj sangaj scenoj komprenigis Wang Jindong, Xue Hongjun k.a. 
              ekzercantojn de Falungong, ke ghi portis al la homoj ne felichon 
              kaj "perfektighon", sed terurajn kruelajhojn. 
               
                En 
              la 31-a de decembro de 2001 Xue Hongjun publikigis sian malferman 
              leteron al Li Hongzhi. En la letero li demandis Li Hongzhi: "Post 
              kiam Falungong estis konfirmita de la registaro kiel herezo, vi 
              publikigis plurajn predikojn kaj sutrojn postulante, ke viaj dischiploj 
              'elpashu'... Ni agis lau via diro¡ sed vi denove publikigis la sutron 
              'Netolereble'. Estante via dischiplo, mi neniel povis kompreni, 
              per kia ago ni povos nin konformi al la darmo kaj atingi 'perfektighon'. 
              Vi kondukis nin sur la vojon malamikan al la registaro, la socio 
              kaj la homaro, sed vi ankorau ne montris kontentighon. Ni ne scias, 
              kien vi volas nin konduki." 
               
                Kun 
              profunda pento Xue Hongjun kaj Wang Jindong notis siajn spertajhojn 
              por atentigi la socion. Xue Hongjun volis titoli sian artikolon 
              "Analizo pri la herezo Falungong". Per la mano kripla 
              pro la brulo Wang Jindong skribis en granda malfacilo "Publikan 
              leteron al Li Hongzhi". En tiu letero de 50 paghoj Wang detale 
              rememoris siajn trompighon, mispashon kaj kriman instigon de sinbruligo 
              sur Tian'anmen-placo. Wang diris, ke li volas veki per sia propra 
              spertajho la ekzercantojn, kiuj ankorau ensorbighas en Falungong. 
             
               
            Revenu 
             |